Proposal:Rimedo por facile kaj rapide forlasi siajn rajtojn pri kontribuaĵo senensaluta

Status (see valid statuses)

The status of this proposal is:
Request for Discussion / Sign-Ups

Every proposal should be tied to one of the strategic priorities below.

Edit this page to help identify the priorities related to this proposal!


  1. Achieve continued growth in readership
  2. Focus on quality content
  3. Increase Participation
  4. Stabilize and improve the infrastructure
  5. Encourage Innovation


Se ne en la angla, en kiu lingvo estas tiu propono skribita?: Esperanto

Resumo

Facila metodo por neensalutinto fari sian kontribuaĵon publika havaĵo.


Propono

Meti apud la redaktan resumon fenestraĵon, per kiu oni povas marki la redakton kiel publika havaĵo.

La fenestraĵo povus esti:

  • markobutono
  • butono/klavo

Motivigo

Rajtocedo bonas, sed uzantoj ne ĉiam volas ŝlosi siajn verkojn sub aparta permesilo.

Se oni skribis artikolon ensalutinte per sia nomo, kaj poste redaktis ĝin senensalute, iam oni probable devos pruvi, ke ĝin redaktis oni kaj ne iu alia, se oni ekvolos uzi la artikolon laŭ permesilo nekongrua kun la implica permesilo uzata en la koncerna projekto. En la sekva jaro oni povas aldoni plian permesilon al siaj redaktoj faritaj per konto, sed oniaj redaktoj faritaj en la nomo de ŝanĝiĝema IP-adreso estos dissemitaj kaj forgesitaj. Tiam oni jam ne povos uzi pecon de sia artikolo en projekto publikigata laŭ la permesilo "CC Atribuo", kiel ekzemple WikinewsLibregamewiki.

Fojfoje mi havas nur du motivojn por ensaluti antaŭ ol redakti: aldoni la paĝon al mia atentaro kaj eviti la bezonon menciadi ĉiufoje la aldonan permeson.


Ŝlosilaj demandoj

Kiel nome forlasi la rajtojn?
  • En iuj landoj "fari sian verkon publika havaĵo" ne havas sencon.
Kiomas la eventuala influo al la libereco?
  • La influo al rajtocedo (kiel ĝi staras nun kun la uzataj permesiloj) povas esti pli granda ol se, ekz-e, aldonitus mallibera permesilo anstataŭ publikaĵa.
  • Kioma parto da aŭtorrajto- (rajtocedo-) signifaj kontribuoj venas de neensalutintoj?
Komparo de la fenestraĵtipoj
  • Markobutono ("marki la redakton kiel publikhavaĵon")
    • Bonoj
      • ja ĝuste por tio ĉi ekzistas markobutonoj.
      • okupas malpli da spaco ol butono/klavo.
      • pli da teksto meteblas apude, ĝi pli facile legeblas, ĉirkaŭmeteblas ktp
    • Malbonoj
      • bezonas plian alklakon/elekton.
      • malpli grandas, klaktrafo malpli facilas.
      • konfuzeblas kun la elekteblaĵo "redakteto" nedisponebla de neensalutintoj; eble eĉ kun la elekteblaĵo "Atenti ĉi tiun paĝon".
  • Klavo/butono ("konservi la ŝanĝojn kiel publika havaĵo")
    • Bonoj
      • ne postulas pliajn alklakojn
      • estas granda, pli facile alklakebla
    • Malbonoj
      • tie jam estas tri klavoj!
      • uzantoj alkutimiĝintaj premi "Konservi ŝanĝojn"n povus pli probable forgesi pri la plia klavo ol pri markobutono.
      • malpli grandaj estas la priskribaj eblecoj.
Kien meti la signon de publikhavaĵeco?
  • iel simile al la markoj farataj de AbuseFilter?
  • redaktoresumo
    • okupas grandvaloran spacon
      • se mallongigi ĝin…
        • se la necesa resuma spaco ne forprenatos de ĉiuj uzantoj, uzanto povus senintence fari sian redakton publika havaĵo, ekzemple se la fino de lia redaktoresumo fortranĉiĝus (se uzi maloftan simbolon, ĝi almenaŭ estu en tiparoj).


Eblaj kostoj

  • Troo da funkcioj, elekteblaĵoj, fenestraĵoj.
  • Ŝajna troo da permesiloj. Ĉu aldoni "(laŭvola)"? Sed tio ja okupas spacon.
  • Bito pri "publikhavaĵeco" por ĉiu redakto.
  • Malpli granda rajtoceda parto en la enhavo.


Referencoj


Komunuma diskuto

Ĉu vi havas penson pri tiu propono. Sugeston? Diskutu tiun proponon, irante al la paĝo Proposal talk:Rimedo por facile kaj rapide forlasi siajn rajtojn pri kontribuaĵo senensaluta.

Want to work on this proposal?

  1. .. Sign your name here!